Lectio divina

Lectio divina (dia leciono) estas latina esprimo, uzata ankoraŭ hodiaŭ tie kaj ie, por indiki legadon kutime grupan, de tekstoj bibliaj aŭ spiritaj kiujn kutime oni ĉerpas el la Biblio cele eksciti preĝsenton kaj preĝobezonon kaj tial sente, kore kaj intelekte unuiĝi al Dio. Tiu metodo invitas, certe, al la studo, observado kaj kritika penetrado en la Sankta Skribaĵo, kvankam tiu ne estas la rekta celo de la lectio divina.

Kiel originan kialon oni vidas la insisto de Kristo kiu plurfoje invitis rigardi kaj kontroli en la Biblio kion ĝi diras pri li, kaj li mem tion faris kuniĝinte kun la du disĉiploj laŭvoje al Emaus (Luko 24). Kaj eksplicite diratas en Johano 14,23: “se iu min amas, kaj observas mian vorton...”.

Jam en kristana medio de oriento aperis la lectio divina kiel metodo por pli kristane formiĝi: ĝi estis elpensita de Origeno (220 ĉirkaŭ), kiu, krom ĝin praktiki, ankaŭ ĝin rekomendis ĉar la nepra metodo por igi vorto de Dio la Biblion konsistas el atenta legado, konstanta zorgo pri ĝi, kaj preĝo. En Okcidento la lectio divina estis enkondukita de Sankta Ambrozio el Milano kaj vaste praktikata en la monak(in)ejoj kiel jam en oriento.


Developed by StudentB